FORPASIS JOHANO BACHRICH
La 28-an de februaro 2005 forpasis en Karakaso la eminenta
venezuela
esperantisto Juan Eduardo Bachrich. Li naskigxis la 30-an de aprilo 1921
en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li
konatigxis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 en
Budapesxto
li dum mallonga tempo kunlaboris kun tieaj esperantistoj. En 1948
Bachrich
elmigris al Venezuelo, kie li tuj komencis informi pri Esperanto per
publikaj prelegoj kaj gazetartikoloj. Li farigxis motoro de Venezuela
Esperanto-Asocio, kiu estis fondita en 1912. En 1975 VEA estis legxe
registrita kaj Bachrich farigxis gxia gxenerala sekretario. En UEA li
membrigxis jam en 1937 kaj ekde 1952 li estis loka delegito kaj
fakdelegito
pri plantkulturado. Kiel peranto de UEA li funkciis de 1974 gxis 2001.
Li
estis membro de la Komitato de UEA 1992-1998, observanto 1978-82 kaj
denove
ekde 1998 gxis sia forpaso. En 1992 Bachrich lancxis la ideon pri amasa
instruado de Esperanto per televido. Por atingi tiun celon li kontribuis
al la realigo de la projektoj "Mazi en Gondolando" kaj "Esperanto:
Pasporto
al la tuta mondo". En la Tel-Aviva UK en 2000 la Komitato de UEA
distingis
lin per honora membreco de la Asocio.
Ĉefa paĝo